?

Log in

Taglibro de Rakso - Oscar's Dagboek [entries|archive|friends|userinfo]
Oscar

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Links
[Links:| Taskoj ]

Naskiĝis nia filo! [okt. 21-a, 2006|01:12 pm]
Oscar
[Tags|, ]

Li naskiĝis je la 4a de oktobro kaj nomiĝas Tibbe!
2 fotojCollapse )
Ligilo13 komentoj|Afiŝu novan komenton

Esperanto en 'Natura Artis Magistra' ? [aŭg. 28-a, 2006|06:20 pm]
Oscar
Bonsxance, Marrit jam resanigxis la sekvan tagon.

Hieraux ni iris kun sxi al la amsterdama bestogxardeno, kiu nomigxas Natura Artis Magistra (bela latina aforismo - cxu vi (se vi lernis la latinan) scipovas traduki?).

Ni vidis elefanton kun Esperanto-tatuo sur la postajxo. :-D Vidu la foton:

la fotoCollapse )
Ligilo7 komentoj|Afiŝu novan komenton

Naskigxdatreveno! [jul. 20-a, 2006|03:26 pm]
Oscar
Hodiaux estas mia naskigxtago! Bedauxrinde mi devas labori dum la tago, sed okazos festeto vespere (t.e. mi invitis kelkajn amikojn por torto/kafo/teo/biero/vino/kolao/suko/cxipsoj k.s.)
Mi esperas je 'gezellig'-a vespero :-)
Ligilo4 komentoj|Afiŝu novan komenton

Esperanto-kurso [maj. 31-a, 2006|10:54 pm]
Oscar
La kurso bone sukcesis. Estis kvin kursanoj, kvankam neniu estis varbita per la afiŝoj aŭ la anonceto. Du estis inoj (M kaj E) kaj tri viroj (F, P kaj R), el kiuj unu blindulo (pri kies veno mi aŭdis nur 2 tagojn antaŭe, do bedaŭrinde mi ne havis tempon disponigi al li brajlan version de la kursmaterialo. Sed bonŝance li ne estis absoluta komencanto, kaj kun iomete da improvizo, ĉio bone funkciis.)

Mi instruis kune kun J, entuziasma juna novulo, flue Eo-parolanta.

Mi senŝanĝe uzis la kursplanon de 2001.
por mi mem, jen ĝiCollapse )
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

IKEA [apr. 19-a, 2006|11:00 pm]
Oscar
[Tags|]

Marrit en IKEA-aŭteto

Marrit kaj mi iris al la IKEA, kie ŝi ege bone amuziĝis sidante en la aŭteto-forma aĉetoĉareto.

Marrit en ik zijn naar de IKEA geweest, waar ze zich erg goed geamuseerd heeft in haar auto / mijn winkelwagentje.
Ligilo6 komentoj|Afiŝu novan komenton

Torto! [mar. 26-a, 2006|03:20 pm]
Oscar
[Tags|, , ]

marritkajwytskekuntorto
Je 'kafotempo' ni iris al "De Taart Van M'n Tante" (kie ni neniam antaŭe estis) por provi la tortojn tie. Wytske elektis pomkukon, mi ĉokoladotorton, kaj Marrit ricevis fragotorton. Ĉiuj ege bongustis!

Posttagmeze mi riparis pneŭon de la biciklo de Wytske, ni ordigis nian formetejon, kie regis egan ĥaoson. Kaj vespere ni plenigis la formularon por la impostoj por 2005. Vere ni faris multajn farendajn aferojn!
LigiloAfiŝu novan komenton

Denove pri Marrit [mar. 25-a, 2006|08:43 pm]
Oscar
[Tags|]

marritkunheddejan
Hodiaŭ matene venis kun siaj gepatroj Hedde-Jan, la koramiko de Marrit. Ŝi konas lin de la infanvartejo, kien ŝi iras tri tagojn semajne.
Ligilo2 komentoj|Afiŝu novan komenton

Marrit kreskadas [mar. 24-a, 2006|08:02 pm]
Oscar
[Tags|]

marritkunmezurilo
Tiu ĉi mezurilo estis poŝtkarto de onklino Ragna por la dua naskiĝtago de Marrit.

Hodiaŭ mi finfinfine algluis ĝin malfaldita, tiel ke Marrit povas uzi ĝin kiel mezurilo.
Ligilo5 komentoj|Afiŝu novan komenton

(neniu temo) [feb. 14-a, 2006|11:19 pm]
Oscar
[Tags|]

Mi ĉiam ŝatas hispanajn filmojn. Hieraŭ ni spektis duonon de El otro lado de la cama, muzikdanca filmo. Ĝi estis iomete stranga, sed amuza. Ni ĉesis ĝin nur ĉar ni volis nemalfrue enlitiĝi. La alian duonon ni spektos... eble morgaŭ?
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Kafo, pizosupo kaj patkukoj [feb. 9-a, 2006|11:49 am]
Oscar
[Tags|, , ]
[Nuna humoro |happyfeliĉa]

La feria semajno estas eĉ pli plaĉa ol atendite! Mi bone amuziĝas. Ekzemple, lunde alparolis min MSN-e Silvy (medicina samjarano) kaj proponis trinki kafon en la medicin-fakultata kafumejo. Mi estis hejme duope kun Marrit, do decidis kune suriri mian biciklon, per kiu ni en dek minutoj estis ĉe la universitato. Post la kafumado, kiun mi kaj miasente ankaŭ Marrit kaj Silvy bone ĝuis, ni du invitiĝis al la vespermanĝo en la studentodomo de Silvy, borde de la rivero Amstel.

Ĉeestis krom Silvy, Marrit, mi kaj Esger (unu el la du samdomanoj de Silvy; la alia forestis) ankaŭ Leslie, Wouter kaj Monique (kiun mi konas ĉar same kiel mi ŝi estas 'ko-assistento'). Montriĝis ke ili estas tabulludoŝatantoj kiel mi, kaj ili promesis inviti min se ili iam bezonos pluan ludanton!
Ni manĝis pizosupon kaj patkukojn. Fine, Marrit enlitiĝis ege tro malfrue, sed la vespero estis ege bonetosa.
LigiloAfiŝu novan komenton

navigation
[ viewing | most recent entries ]
[ go | earlier ]